ANTAUPAROLO
La Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo, konata poste kiel
Principaro de Frostavallen, estis akceptita de la reprezentantoj de la Landaj Informaj
Fakoj de UEA en Frostavallen, Svedio, la 30-an de julio 1956. Por memorigi la 30-
jaran datrevenon de tiu grava dokumento kaj por helpi al Informado pri Esperanto
antau kaj dum la Jubilea Jaro, ICNEM decidis reeldoni ghin kun kelkaj klarigoj.
La kunveno de la Informaj Fakoj (IF) okazis en la kadro de unu el la tiamaj altnivelaj
kaj tre popularaj Svedaj Someraj Semajnoj (SSS) en moderna konferencejo situanta
en arbara regiono apud lageto. La demando pri informado estis pritraktita surbaze
de
tezoj, jam antaue verkitaj kaj distribuitaj de la subskribinto, tiutempe ghenerala
sekretario de UEA sharghita ankau pri informado. La diskuton partoprenis 80
personoj el 15 landoj. La tezoj, iom kompletigitaj rezulte de la diskutoj, estis
unuanime akceptitaj kiel bazaj kaj gvidaj principoj por la tuta informa laboro de
la
Esperanto-Movado, unuavice de la informa aparato de UEA.
Agante lau la Principaro de Frostavallen, la IF kaj la tuta informa aparato de UEA
plibonigadis de jaro al jaro la kvaliton kaj kvanton de la informado pri la Internacia
Lingvo. Statistikoj pri la rezultoj estis regule publikigataj en la revuo ESPERANTO
kaj
en la Estraraj Raportoj, chiam kun kritikaj rimarkoj cele al pliaj bonigoj. Tio, aldone
al
kunvenoj dedichitaj al informado dum la universalaj kongresoj, estis instrua kaj
instiga por chiuj, kiuj aktivis en tiu brancho de la tiutempaj multflankaj agadoj
de
UEA. Por doni almenau palan bildon pri la amplekso de la laboro sur tiu kampo, estu
menciite, ke en 1963 - la lasta jaro, en kiu la subskribinto respondecis pri informado
-
la IF de UEA havis 148 kunlaborantojn en 39 landoj, kaj en tiu jaro, lau la respondoj
al demandaro ricevitaj el 30 landoj, aperis 3908 nacilingvaj artikoloj kaj 10688
informoj pri Esperanto; okazis 826 publikaj prelegoj kun 53000 cheestantoj, kaj 774
radiaj au televidaj elsendoj; estis aranghitaj 184 ekspozicioj, kiujn vizitis 39000
personoj; preskau 370.000 afishoj, flugfolioj, broshuroj k.s. informaj materialoj
estis
distribuitaj (ESPERANTO, n-ro 7-8/1964). Lau la samaj principoj UEA agis ghis la
mezo de 1974.
Bedaurinde, nuntempe la informa aparato de UEA, same kiel la iama Centro de
Esploro kaj Dokumentado (CED), el kiu ghi cherpis faktojn kaj argumentojn, ne plu
ekzistas. Tial multaj punktoj de la Principaro de Frostavallen ne plu estas realigeblaj.
Tamen, la landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-organizajhoj, kiel ankau unuopuloj
aktivantaj sur la kampo de informado, povus kaj devus atenti almenau al la principoj
entenataj en la punktoj 11-20, tute speciale al sekcio VI rilatanta al kvalito.
La subskribinto prilaboris la Principaron en 16 artikoloj aperintaj en la revuo
ESPERANTO inter 1970 kaj 1973. En 1974 la IF de UEA publikigis ilin en broshuro
sub titolo "Por pli Efika Informado", kiu vershajne ankorau estas mendebla de UEA.
Nun, sur la sojlo de la Jubilea Esperanto-Jaro, oni daure memoru, ke pli bone estas
tute ne informadi pri Esperanto, ol faradi tion fushe.
Ivo Lapenna
FUNDAMENTA PRINCIPARO DE
INFORMADO PRI LA INTERNACIA LINGVO
Akceptita en la kunveno de la reprezentantoj de la Informaj Fakoj
en Frostavallen,
Svedio, la 30-an de julio 1956
celo - nuna stato - organizo - funkcioj - metodoj - kvalito - konstanteco kaj kampanjoj - medioj atingotaj - konkludo
I. CELO
1. Tri branchoj de aktivadoj: informado; instruado; praktika utiligo. Nur paralela,
bone
studita kaj celkonscia agado sur la tri kampoj povas doni kontentigajn rezultojn
kun
daura valoro.
2. La celo de la informado: a) diskonigi la Internacian Lingvon kaj chion kio estas
kreita
en ghi au pere de ghi; b) detrui la antaujughojn, precipe en la shlosilaj pozicioj
de
la kulturo kaj de la publika vivo; c) instigi al lernado de la lingvo kaj altiri
novajn
adeptojn al la Movado.
II. NUNA STATO
3. Fondigho: UEA refondis sian propagandan fakon en Bournemouth (1949),
transformis ghin en Informan Fakon (IF) en Parizo (1950) kun Kongresa Gazetara
Servo (1950) kaj Kongresa Gazetara Servo (1950). Sekvis reorganizado au
organizado de la landaj Informaj Fakoj.
4. Rezultoj: Chiujare, krom por 1954, estis publikigataj la rezultoj de informado
en
mondaj kadroj en "Esperanto". Ili montras kontentigan progreson, sed ankau
bezonon pri plua ampleksigo kaj kvalita plibonigo.
III. ORGANIZO
5. Informa Fako de UEA (gvidata de la Ghenerala Sekretario):
a) Gazetara Servo: 1) Bulteno kun novajhoj (en Esperanto por la landaj IF; en la angla
kaj franca por la grandaj presagentejoj kaj por la chefaj gazetoj en landoj sen
movado); 2) Fotoservo; 3) Artikola Servo; 4) Radio- Servo; 5) se eble, Televida
Servo.
b) Kongresa Gazetara Servo: 1) Bulteno kun novajhoj en Esperanto kaj nacilingve; 2)
Fotoservo; 3) Artikola Servo; 4) Radio-Servo; 5) se eble, Televida Servo.
c) Ekspozicioj: 1) Organizado de la Universala Ekspozicio en diversaj landoj kaj
konstanta kompletigado de la materialoj; 2) sugestoj rilate organizon de aliaj
ekspozicioj lau la modelo de la universala.
ch) Afishoj kaj flugfolioj: Prizorgado de tekstoj kaj taugaj desegnajhoj;
eventuale
eldonado en diversaj okazoj kun internacia karaktero.
d) Filmoj, Radio, Televido: Sugestoj al landaj IF pri utiligo de tiuj rimedoj.
e) Prelegvojaghoj: Organizo pere de la landaj asocioj kaj vasta utiligo por informado
pere de gazetoj, radio, afishoj k.s. lau la cirkonstancoj.
f) Gazetaraj Konferencoj: Utiligo de chiu pli grava evento por arangho de gazetaraj
konferencoj.
6. Landaj IF (gvidataj de malgranda komitato au de komisiito): Organizi la samajn
branchojn lau la modelo de la IF de UEA.
7. Lokaj IF (gvidataj de komisiito au malgranda komitato): Organizo lau la modelo
de
la landa IF kun adapto al la lokaj cirkonstancoj).
IV. FUNKCIOJ
8. IF de UEA: a) Harmoniigo de la tuta laboro; b) rekta informado al internaciaj
instancoj kaj en regionoj sen movado; c) konsiloj kaj helpo per liverado de informoj,
artikoloj kaj materialoj al la landaj IF kaj al la rektaj kunlaborantoj en landoj
sen
movado.
9. Landaj IF: a) Realigo de la sugestoj de la IF de UEA; b) organizo de la informado
sur siaj teritorioj; rekta informado al tutlandaj instancoj; c) konsiloj kaj helpo
al la
lokaj IF per liverado de artikoloj, novajhoj, flugfolioj, afishoj kaj aliaj materialoj.
10. Lokaj IF: a) Realigo de la konsiloj de la landaj IF; b) rekta informado
al la loka kaj
regiona publiko.
V. METODOJ
11. Diversaj eblecoj: a) Artikoloj; b) Mallongaj informoj (nepre objektivaj);
c) Publikaj
prelegoj por ghenerala publiko; ch) Prelegoj en specialaj medioj (sciencaj
institucioj,
literaturaj societoj, sindikatoj, studentaj kluboj, diversaj asocioj ktp.);
d)
Radioprelegoj kaj informoj; e) Afishoj; f) Flugfolioj; g) Sloganoj; gh)
Ekspozicioj; h)
Filmoj; hh) Varbado de Apogantoj de UEA; i) aliaj eblecoj lau la landaj
au lokaj
cirkonstancoj.
12. Nur intensa utiligado de chiuj eblecoj paralele efikas pozitive.
VI. KVALITO
13. Chefaj eraroj:
a) Nomi la lingvon artefarita, helpa, verda k.s.; oni chiam nomu ghin au la Internacia
Lingvo au Esperanto;
b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;
c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la
cirkonstancoj devigas paroli pri ili;
ch) uzi en nacilingvaj tekstoj esperantajn esprimojn, ekz. "samideano", "Majstro",
"verdstelanoj" k.s.;
d) skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo;
e) nomadi la informadon pri Esperanto "propagando";
f) doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj,
kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangajhoj
en
la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.). La eraroj en la informado
malproksimigas de Esperanto dekmilojn da personoj kaj kauzis fortan kompromitig
hon de la movado en multaj medioj.
14. Por altigi la kvaliton estas necese akcenti chion, kio montras la kulturan
kaj
praktikan valorojn de la lingvo; literaturo, sciencaj verkoj, ISU, Belartaj
Konkursoj,
delegita reto, precipe helpo dum vojaghoj kaj en profesia laboro. La digno
de chiuj
publikaj aranghoj spegulu la respekton, kiun la esperantistoj mem havas
por la
Internacia Lingvo.
VII. KONSTANTECO KAJ KAMPANJOJ
15. Konstanteco: La informado devas esti konstanta dum la jaro, por ke la
publiko
senchese konsciu pri la ekzistado kaj funkciado de Esperanto.
16. Kampanjoj: Specialaj kampanjoj, kun utiligo de chiuj metodoj, devas esti
farataj
antau la komencigho de la kursoj, okaze de kongresoj, je la Zamenhof-tago
kaj
chiam kiam por tio prezentighas tauga okazo.
VIII. MEDIOJ ATINGOTAJ
17. Ghenerala informado: Ghi estas direktita al la largha publiko kaj havas
la celon krei
gheneralan favoran agordon.
18. Speciala informado: Ghi estas direktita al specialaj medioj, kies interesoj
transiras
la limojn de iliaj naciaj lingvoj (sciencistoj, diversaj fakuloj, komercistoj,
membroj kaj
adeptoj de internaciaj organizajhoj kaj movadoj) kun precipa atento
al la
junularo kaj la studentoj.
IX. KONKLUDO
19. La esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la praveco de la propra
afero kaj
pli kuraghe argumentu kontrau la eraraj prezentoj. Chiu esperantisto konstante
klopodu larghigi kaj profundigi sian lingvan scion. Chiu esperantisto
chiam portu la
Esperantan insignon (ne multajn, sed unu). En fakaj au specialigitaj organizajhoj
la
esperantistoj levu sian vochon. La informado estu chiam adaptita al la
medio, en kiu
oni faras ghin, kaj venu prefere de tiu medio mem.
20. Chiuj branchoj de informado estu egale atentataj kaj paralele aplikataj.
La maniero
de informado varias de unu lando al la alia kaj de unu medio al la alia.
Sekve, tiuj
chi bazaj principoj estu aplikataj kun elasteco kaj kun konsidero de la
apartaj
cirkonstancoj.
21. La tuta agado, paralela kaj harmonie kunordigita en la tuta mondo, havu
daure la
celon diskonigi la lingvon, instigi al lernado kaj praktika aplikado de
Esperanto, venki
la shlosilajn poziciojn en la kultura vivo kaj definitive favorigi la
publikan opinion al
Esperanto.