|
Vivo de Ivo Lapenna, 05.11.1909 - 15.12.1987
Ivo Lapenna naskighis en Split (Dalmatio, Jugoslavio) la 5-an de novembro 1909 en
malnova dalmata, aristokrata familio. La patro, Petar, estis akademia konstruingheniero
kaj univ. profesoro; la patrino, Amelia, pianistino. Li studis klasikan gimnazion
en Split, poste en Zagreb, kie li abiturientighis kun bonega sukceso. Juron li studis
en la Jura Fakultato de la Universitato de Zagreb, diplomighis kun eminenta rezulto
en 1932 kaj doktorighis la 31-an de oktobro 1933. En la sama jaro li finis la okjaran
mezgradan lernejon de la Muzika Akademio en Zagreb (violonchelo) kaj diplomighis kiel
mezgrada instruisto de muziko. Post la deviga soldatservo en la lernejo por la rezervaj
oficiroj en Tuzla (Bosnio) en 1933/34, kiun li finis kiel la unua en la rango kaj
farighis rezerva leutenanto, li praktikis kiel jughista-advokata kandidato en kortumoj
kaj en advokataj oficejoj, laste kaj plej longe en tiu de la konata progresema advokato,
D-ro Ante Ramljak. Li faris la t.n. praktikan jughistan-advokatan ekzamenon en 1938
en la Apelacia Kortumo de Zagreb. D-ro Ramljak ofte defendis akuzitojn en politikaj
kazoj kun la helpo de D-ro Lapenna. Ili farighis bonaj amikoj. Ramljak poste ellernis
Esperanton.
La 10-an de aprilo 1941 la naziaj kaj ustashaj trupoj okupis Zagreb. D-ro Lapenna,
kiu pro siaj demokrataj, progresemaj ideoj kaj aktivadoj, inkluzive la laboron por
Esperanto, trovighis sur la listo de arestotoj kaj deportotoj, tuj "subterighis"
kaj fine de julio 1941 per falsa pasporto sukcesis fughi en Split, tiutempe sub itala-fashista
okupiteco. Li alighis al la Naciliberiga Movado kaj en 1943 al la Naciliberiga Armeo.
Li plenumadis diversajn taskojn sur la teritorioj liberigitaj de la partizanoj en
Bosnio, Norda Dalmatio kaj sur la insuloj Brach, Hvar kaj Vis, chefe korespondanto
de Slobodna Dalmacija
(Libera Dalmatio). Komence de 1944 li estis sendita en Bari (Italio) por farighi redaktoro
de Dnevne Vijesti
(Tagnovajhoj) de la Jugoslavia Milita Misio en Bari kaj, iom poste, de Glasnik Ujedinjenih Nacija
(Heroldo de Unuighintaj Nacioj), kiun la aliancana aviadilaro jhetadis en 10 milionoj
da ekzempleroj sur la okupitan teritorion de Jugoslavio tri fojojn semajne.
Ekde aprilo 1944 ghis la fino de la milito en majo 1945 li estis chefredaktoro de
Libera Dalmatio
(Slobodna Dalmacija) unue semajna en kavo sur la insulo Vis, kaj poste chiutaga en
liberigita Split. En novembro 1943 li sukcesis organizi konferenceton de dekkvino
da esperantistoj en la urbeto Livno (Bosnio), chirkauita de la malamikaj trupoj.
Oni audadis la tondradon de kanonoj. En 1945 li estis demobilizita kaj farighis rezerva oficiro
de la Jugoslavia Armeo kun la grado de majoro.
Post la milito li unue estis chefo de la Departemento pri Hejma Preso de PR Kroatio
kaj iom poste redaktoro de Narodne Novine
(Oficiala Gazeto) de PR Kroatio. Sekvis lauvice: docento, iom poste profesoro pri
Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Jura Fakultato de la Universitato en
Zagreb; samtempe lekciisto pri Historio de Diplomatiaj Rilatoj kaj Historio de Politikaj
Doktrinoj; paralele honoraria lekciisto pri Internaciaj Rilatoj en la Ekonomika Fakultato;
eksperto pri Internacia Juro en la Delegacio de Jugoslavio che la Packonferenco en
Parizo en 1946; advokato-konsilisto de Albanio en la proceso kontrau Britio pro la
incidentoj en la Markolo de Korfuo antau la Internacia Kortumo en Hago en 1947/48;
ekde 1948 Membro-Korespondanto de la Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj en
Zagreb. Krome, partoprenis en la redaktado kaj verkado de Zbornik Pravnog Fakulteta u Zagrebu
(Kolekto de la Jura Fakultato en Zagreb) kaj estis membro de la redakta komitato
de la chefa jugoslavia jura periodajho Arhiv za Pravne i Drushtvene Nauke
(Arkivo por la Juraj kaj Sociaj Sciencoj) en Beograd. Inter 1946 kaj 1949 cheestis
plurajn landajn kaj internaciajn jursciencajn konferencojn en Beograd, Parizo, Bruselo
kaj en la Akademio de Internacia Juro en Hago.
Ekde la fino de 1949 Ivo Lapenna rezidas ekster Jugoslavio. Unue li estis en Parizo
kaj ekde la mezo de 1951 en Londono, kie li poste farighis brita shtatano. Li estis
kontrakta kunlaboranto de la franca Centre National de la Recherche Scientifique
(Nacia Centro por Sciencaj Esploroj), por kiu li verkis sian Conceptions Soviétiques de Droit International Public
(Sovetiaj Konceptoj de Internacia Publika Juro). En Londono li estis lauvice: Ekde
1956 "research fellow"
(esplorkolego), lekciisto, docento kaj mallonge post tio profesoro pri Kompara Sovetia
kaj Orienteuropa Juro en la mondfama The London School of Economics and Political Science
de la Universitato de Londono, per kio li atingis sian duan profesorecon. Post sia
pensiigho en oktobro 1977 li ricevis la titolon de "Em. Profesoro de Kompara Sovetia
kaj Orienteuropa Juro de la Universitato de Londono", sed, lau la peto de la universitataj autoritatoj, daurigas sian kutiman universitatan laboron. En 1972 li ricevis de
la Universitato en Fort Lauderdale (Usono) la titolon de "Doktoro honoris causa pri
Internaciaj Rilatoj". Li farighis membro de pluraj jursciencaj institutoj kaj societoj,
el kiuj la plej grava estas la Instituto pri Mondaj Aferoj (Institute of World Affairs)
en Londono.
Aldone al sia instrua kaj jurscienca laboro en la Universitato de Londono, Prof.
Lapenna lekciis kiel invitito au gastprofesoro en multaj aliaj universitatoj au jursciencaj
institutoj, ekz. en tiuj de Beograd, Uppsala, Stockholm, Hamburg, Köln, München,
Venezia, Paris, Strasbourg, New York, Washington, Harvard,Yale, Sydney, Camberra.
Ivo Lapenna forpasis la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago kaj estas entombigita
tie.
|