Eble multaj el vi miras, ke hodiau mi staras chi tie. La kauzo estas, ke dum la UK en Tampere, 1995, okazis io preskau ne plu atendite, nome ke UEA pardonpetis al mia edzo, Ivo Lapenna.
En sia Festparolado, la antaua prezidanto, prof. d-ro John Wells, cetere mia amiko, komunikis, ke "UEA forte bedauras la personajn atakojn, ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontrau prof. d-ro Ivo Lapenna faritajn en ligo kun la elekto de nova Estraro de UEA en 1974." - Tiu pardonpeto multe ghojigis min. Tamen, poste, leginte la tutan paroladon, mi konstatis, ke ghi havis rimarkindajn makulojn. En la intereso de la historio de Esperanto estas senkompromisa neceso atentigi pri tiu fakto.
Kompreneble, tio, kion mi chi tie diras, estas nur por limigita nombro da esperantistoj, sed dum mia pasintjara, novembra vizito al la C.O. de UEA la tiama ghenerala direktoro, Simo Milojevic, kaj la redaktoro, Istvan Ertl, promesis al mi, ke mia interveno dum tiu chi kunveno lauvorte estos publikigita en la Kongresa Raporto en la revuo "Esperanto" - kompreneble sen ellasoj, mallongigoj au korektoj.
Mi publike deziras esprimi miajn dankojn al UEA kaj tute speciale al John Wells pro la senprecedenta pardonpeto. Ankau al la cheestintoj mi dankas pro ilia varmega aplaudo. Ghin mi akceptas kiel signon de tiu grandega simpatio, kiun mia edzo konstante ghuis - kaj ankorau ghuas - dum sia pli ol 60-jara esperantista vivo.
Mi ne deziras komenti la malkorektajn alineojn de la Festparola do. Ili ne estas ghustaj nek rilate al mia edzo nek rilate al la skismo en Hamburgo, 1974. Mi nur deziras akcenti, ke la verajn faktojn pri la eventoj vi povas legi en la verko de Ivo Lapenna, "Hamburgo en Retrospektivo" (H en R), kiu estas bazita sur originalaj dokumentoj. Estas grave emfazi, ke la libro estas necesa suplemento al lia verko "Esperanto en Perspektivo" (i.a. lau H en R).
Ivo Lapenna forlasis UEA en 1975, sed absolute ne la Esperanto-Movadon. Krom sia universitata laboro li daurigis ankau sian laboregon por Esperanto lau la Zamenhofa linio ghis sia forpaso la 15-an de decembro 1987. Li gvidis la Centron "Internacia Centro de la Neutrala Esperanto-Movado" kaj redaktis la revuon "Horizonto", financita kaj eldonita de mia patro, Peter Zacho ("Eldonejo Perspektivo"). Jam ekde 1981 Ivo Lapenna strebis okazigi komunan agadon renkonte al la centjara datreveno de Esperanto. Lia intenco estis, ke la tuta 1987 devus farighi la Jaro de la Internacia Lingvo kun chiuflanka pritrakto de la lingva problemo en la nuntempa mondo kaj altnivela argumentado por radikala solvo pere de Esperanto. Tio samtempe devus kauzi plian, eble ec amasan disvastigon de la lingvo kaj de ghia uzado en internaciaj rilatoj. Bedaurinde, ke la Esperanto-Movado ne estis sufice matura por kompreni la gravecon de tiu lia propono, lian senfinan amon al Esperanto, liajn altruismon kaj grandanimecon entute. Pro tio oni rifuzis lian proponon pri komuna agado - kaj nun la plej unika okazo estas preterpasita, tre bedaurinde!...
La lasta organiza laboro de Ivo Lapenna por Esperanto estis la okazigo de la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz, 1987: "Cent Jaroj de la Esperanto-Kulturo" kun la plej impona Internacia Honora Komitato iam ajn, konsistanta el la plej famaj esperantistoj-sciencistoj; kun same impona Austria Patrona Komitato; kun prelegoj kaj lekcioj de la plej konataj kaj kompetentaj fakuloj en la Esperanto-Movado kaj kun la starigo de la bela monumento "La Espero" farita de la mondkonata skulptisto, Jesper Neergaard, kaj donacita al Esperanto pere de Ivo Lapenna (v. "Memorlibro Graz 1987").
Fine, la fakto estas, ke Ivo Lapenna estas la plej lerta kaj la plej inspira ideologo, kiu iam ekzistis en la Esperanto-Movado. Mi esperas, ke la junaj generacioj kapablos kompreni kaj utiligi lian unikan verkon. Al ili mi deziras emfazi, ke por la sciencisto kaj la humanisto Ivo Lapenna nenio estis pli serioza kaj pli grava ol la laboro por kaj la disvastigo de la Internacia Lingvo, Esperanto - la portanto de la "Humaneca Internaciismo".
Birthe Lapenna