![]() |
MEMORE AL IVO LAPENNA |
Okaze de la 10-jara datreveno de la forpaso de mia edzo, Ivo Lapenna, la 15-an de decembro 1987, oni petis min skribi artikolon pri li. Mi deziras mallonge memorigi la esperantistaron pri la grandega signifo, kiun li havas por la Esperanto-Movado. Frue Ivo Lapenna estis internacie orientita. Kiel 17-jara gimnaziano li sciighis pri la Internacia Lingvo. Li tuj komprenis ghian geniecon kaj komencis mem studi ghin. En 1929 li iniciatis kaj kunfondis la klubon la "Studenta Esperanto-Klubo" en Zagreb. Jen citajo el " Esperanto en Perspektivo", p. 84-85: "En universitataj medioj sukcese agis studentaj au akademiaj Esperanto-kluboj en pluraj landoj. ... La plej aktiva el ili sendube estis la studenta, poste Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1929-1941), kiu ghis aprilo de 1941, kiam la naziaj-fashistaj armeoj invadis Jugoslavion, funkciis ankau kiel administra centro de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (STEL-o)." Ekde 1937 ghis 1950 li estis prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj estrarano de UEA ekde 1947. Ivo Lapenna estis ankau redaktoro de la fama, jugoslavia organo "La Suda Stelo", revuo socia, kultura, literatura kaj primovada. Ghi aperas - kun kelkaj interrompoj - ekde 1932. Dum lia multjara aktivado ghi influis la tutan Esperanto-Movadon. Hodiau ghi estas la plej grava fonto de la tiama Esperanto-historio. Ivo Lapenna mem verkis multegajn artikolojn, ofte sinonime, char li opiniis, ke ne estis oportune, ke lia nomo tro ofte aperu. Ekde 1981 sub la chefredaktado kaj gvidado de Ivo Lapenna la kultura kaj informa revuo "Horizonto" (eldonita en Kopenhago) farighis same influa kaj historie valora kiel la tiama "La Suda Stelo". Ekskluzive pro politikaj kauzoj Ivo Lapenna forlasis Jugoslavion en 1949. Kvankam li ghuis grandajn respekton kaj autoritaton pro sia alta pozicio en la Universitato de Zagreb li neniel volis vivi, labori kaj kunrespondeci en totalisma lando. Li venis al Parizo kaj farighis kunlaboranto de "Centre National de la Recherche Scientifique de Droit International Public". En 1951 li translokighis al Londono, kie li ricevis postenon en la mondfama universitato "The London School of Economics and Political Science", Universitato de Londono. Tie li farighis profesoro pri Kompara Sovetia kaj Orienteuropa Juro, per kio li atingis sian duan proferecon. Kiel estrarano kaj ekde 1955 ghenerala sekretario de UEA Ivo Lapenna iniciatis kaj gvidis multnombrajn agadojn, sed nur kelkaj estas menciitaj chi tie. Ekz. en 1949: Internacia Somera Universitato (nun Internacia Kongresa Universitato); Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso (siatempe premiita per la arghenta "Pokalo Ivo Lapenna"); 1952: Fondis "Centro de Esploro kaj Dokumentado" (CED); 1952-1954: Grandaj kampanjoj (miloj da artikoloj kaj impona ekspozicio) lige kun la Peticio al UN/UNESKO, kronitaj per la konsultaj rilatoj inter UEA kaj la tiama partipolitike neutrala UNESKO kaj per la Rezolucio de UNESKO de la 10-a de decembro 1954. Tiu plej grava Rezolucio estas la bazo de chiuj sekvantaj atingoj de la Esperanto-Movado, i.a. la impona Zamenhof-Jaro, 1959, kun amaso da artikoloj en nacilingvaj periodajhoj, ekspozicioj, prelegoj, informoj en radio kaj televido kaj festoj okaze de plia rondvojagho de Ivo Lapenna en kelkaj landoj kun kulmina, altnivela festo en Kopenhago. Zamenhof estis deklarita kiel unu el la grandaj personecoj de la homaro fare de UNESKO; 1961: Acheto de la domo de UEA en Rotterdam per rimedoj havigitaj chefe dank´ al jura argumentado kaj negocado de Ivo Lapenna. Oni bone komprenas la fakton, ke Ivo Lapenna ricevis la epiteton "La konstruinto de la moderna Esperanto-Movado". Ivo Lapenna iniciatis kaj gvidis la sukcesan kampanjon pri la Peticio 1966 por progresigi Esperanton en internaciaj medioj pere de la Propono al UN okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro - la plej impresa iam ajn prezentita de privata instanco (UEA). Preskau unu miliono da individuoj kaj iom malpli ol 4.000 organizajhoj subskribis la Peticion. Bedaurinde, ke ghis nun ghi ne efektivighis pro la fakto, ke la Sekretariato de UN blokis la Proponon kontraue al la Charto kaj al la Procedura Regularo de UN ('Esperanto en Perspektivo', p. 789). Do, la nun plurfoje menciita 'procedura eraro' estas tiu de la Sekretariato de UN. Jam de la komenco Ivo Lapenna komprenis, ke Esperanto ne estas nura lingvo, uzebla sole por privata ghuo kaj interkomprenigho. Ghi estas antau chio rimedo por internaciigi kaj solidarigi la homaron sendepende de religio, raso, nacio kaj socia tavolo. Certe estas rekomendite, ke chiuj seriozaj esperantistoj studu la verkojn de Ivo Lapenna kaj sekvu lian ekzemplon, nome profundighu en la lingvo mem, instruu ghin, informu pri ghi, sed en tauga maniero. Ivo Lapenna forte admonis, ke ni decipline konservu la lingvounuecon bazitan sur la Fundamento, kaj ke oni chesigu la deformon de la lingvo mem, zorge elektu la plej kompetentajn membrojn al 'Akademio de Esperanto', kaj ke chiuj unuece respektu la Fundamenton. Ivo Lapenna, kiu ja iniciatis kaj fondis 'Centro de Esploro kaj Dokumentado' (CED), estis ankau ghia direktoro ghis 1974. En tiu jaro li ja forlasis chiujn siajn postenojn en UEA. Por la dua fojo en sia vivo lia konscienco devigis lin forlasi chion, kio por li estis tre kara, nome Jugoslavion kaj UEA. Li chesigis ankau la honoran membrecon de UEA kaj TEJO kaj firme malakceptis la Honoran Prezidantecon de UEA. La Zamenhofa linio, kiun UEA ne plu reprezentis, estis daurigita de Ivo Lapenna per la sama energio ghis lia forpaso. Ekde sia junagho, humaneco kaj internaciismo estas fundamentaj trajtoj de lia karaktero. Lia lasta Festparolado eldirita dum la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz, 1987, havis la titolon 'Esperanto kiel Lingva Esprimo kaj Instrumento de Humaneca Internaciismo'. La koncepton 'Humaneca Internaciismo' Ivo Lapenna kreis kaj lanchis kiel science korektan anstatau la absolute identa, sed science neadekvata koncepto de Zamenhof, nome 'Interna Ideo'. En 1976 Sarlanda Esperanto-Ligo organizis la unuan 'Internacia Esperanto-Konferenco de la Neutrala Esperanto-Movado'. Tiaj konferencoj estis organizitaj chiu-jare ghis 1987. La Internacia Centro de la Neutrala Esperanto-Movado (ICNEM) estis fondita en Strasburgo en 1980, por ke ghi estu bazo por la kultura kaj informa revuo 'Horizonto', lanchita en Hispanio, 1976. En Horizonto Ivo Lapenna daure malkovradis chiujn malneutralajn agojn de UEA, ne por kontraustari ghin, sed por 'teni' ghin relative neutrala. Bedaurinde por Esperanto, ke la novaj gvidantoj ne kapablis sekvi la progresigajn iniciatojn. Preskau chio en UEA stagnas. Ekde 1981 Ivo Lapenna faris sian plejeblon, por ke ni chiuj kune celebru la Jubilean Jaron per grandega manifestacio. (V. Skizo de Baza Programo por la Jaro de la Internacia Lingvo (Esperanto) 1887-1987, verkita de Ivo Lapenna, Horizonto, 1981, n-ro 34). Ivo Lapenna deziris, ke la Jubilea Jaro ehhu tra la tuta mondo, ech pli ol la Zamenhofa Jaro 1959. Montrighis, ke dum la decida kunveno, UEA ne deziris sekvi la kutimajn demokratajn regulojn, kaj bedaurinde la tuta, unika plano forfalis. Tamen Ivo Lapenna daurigis sian planon por la Jubilea Jaro. La krono de tiu agado estis lia organizado de la 'Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco: Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo', Graz 1987. Dek el la plej fake kompetentaj esperentistoj lekciis, la monumento 'La Espero' estis starigita kaj inaugurita sur la Esperanto-Placo, kaj multaj aliaj kulturaj eventoj estis organizitaj. Ghi estis la plej elstara kultura manifestacio en la Jubilea Jaro entute. Ekde lia junagho, humaneco kaj internaciismo estis fundamentaj trajtoj de lia karaktero. Lia lasta Festparolado eldirita dum la 'Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco' en Graz, 1987, havis la titolon 'Esperanto kiel Lingva Esprimo kaj Instrumento de Humaneca Internaciismo'. Liaj du konceptoj ' Humaneca Internaciismo' kaj 'Aktiva Neutralismo' estis bazo de lia laboro. Pluraj politikistoj tra la mondo adaptis ambau konceptojn. Ivo Lapenna lanchis la ideon de nova serio de 'Horizonto' (v. n-ro 71, 1987). Tiu serio devus havi tute alian karakteron, kaj ghi devus esti 'historia, sociologia kaj kultura sendependa revuo sub redaktoreco de prof. d-ro Ivo Lapenna'. En lia arkivo jam trovighas la kolekto de artikoloj por la unua n-ro de la nova 'Horizonto', 1988. Ivo Lapenna tro frue forpasis kaj postlasis multajn nefinitajn laborojn. Lia arkivo konsistas el abunda materialo, kiu valoras seriozan studadon de fidindaj historiistoj. - Ankau nun oni povas elcherpi el liaj verkoj en Esperanto. - En recenzo de d-ro Verloren van Themaat pri la verko de Ivo Lapenna 'Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj' (suplemento al 'Retoriko') 1966 estas skribita:'... Kiel gvidantojn la Esperanto-Movado bezonas ne homojn, kontentajn teni la aferon funkcianta, sed homojn daure strebantajn progresigi la aferon, kaj tia persono estas Lapenna! Ankau pri la ideologia fono de Esperanto, egalrajta kunlaborado de chiuj homoj, li parolas multe. Estas frapante, kiel profunde Zamenhof influis homojn multrilate pli talentajn ol li mem!' Fine, mi havas ghojigan informon. La 23-an de augusto 1997 fondighis en Vieno la 'Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna'. Ghi okupighos pri la persono kaj pri la agado de Ivo Lapenna. Ghia celo estas studi liajn verkojn, informi la gazetaron kaj protekti liajn nomon kaj verkojn. Espereble estas signo de nova fruktodona periodo, ke okazis: La Konferenco de OSIEK pri la 'Vivo kaj Verko de Ivo Lapenna' en Varsovio, 1995, la 'Pardonpeto' al Ivo Lapenna fare de UEA dum la UK en Tampere, 1995, kaj en 1997 la fondo de la 'Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna' kaj la du prelegoj en novembro chi-jare, nome en Sarlanda Esperanto-Ligo kaj en Kultura Centro Esperantista (KCE), La Chaux-de -Fonds. Mi esperas, ke tiuj signoj montras, ke la esperantistaro fine komprenas la signifon de Ivo Lapenna por la Internacia Lingvo kaj rekomencas elcherpi el liaj ideoj, esprimitaj en liaj verkoj. Birthe Lapenna, dec97 |