Fabrizio De Andrč

La Milito de Pjero

Traduko - Renato Corsetti
© Fabrizio De Andrč


Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas la rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur rugha, granda papavo.

Apud la bordoj de mia rivero
mi volas vidi nur fishan launaghon,
ne plu kadavrojn en tre juna agho
kiujn forpushas la flu' al infero.

Tion vi diris dum lasta somero
nun kun aliaj en kota la tero
vi trejnadas malghoje pro endo
kaj neghon krachas al vi frosta vento.

Haltu vi Pjero, haltu momenton
kaj vin surblovi permesu la venton.
Ghi flustru la leghon de chiu batalo:
se donas vi vivon, jen estas medalo.

Sed vi ne auskultis, pasadis la tagoj
kaj la sezonoj kaj multaj fi-agoj,
kaj vi forfughis armean la flagon.
Estis printempo kaj tre bela tago.

Dum vi kunportis animon tornistre
vi vidis homon, ja kvazau podistre.
Li havis saman pripenson en koro
sed de la vesto malsaman koloron.

Pafu lin Pjero - Pafu lin lerte 
Kaj por finmurdo pafu lin certe
Ghis lia falo rapida al grundo,
ghis lia morto, la morto de hundo.

Kaj se vi celos ja rekte la koron
li havos tempon nur por la foriro,
sed al vi tempo ne mankos por miro,
miro pri homo kaj lia doloro.

Dum havas vi tian senton anime,
li tuj turnighas, vin vidas ektime
abrupte fajras la armilaro
malgrau de vi kompleza la faro.

Vi falis al tero sen veo, sen krio,
kaj ek-rimarkis vi kun emocio
ke via vivo jam longas neniom,
ke ne plu estos reven ech por iom.

Vi falis al tero sen veo, sen krio,
kaj ek-rimarkis vi kun emocio
ke tiu estos la lasta viv-sceno,
por vi neniel ja estos reveno.

Ninjeto mia, pro morto en majo
min kaptas multa, ech troa malgajo.
Ninjeto, mi al nigra infero
preferus iri dum vintra vetero.

Kaj dum vi gapis de l' sulkoj la greno
pafilon tenis vi per forta teno,
vortojn vi tenis ja firme en busho
kiuj ne likvos pro suna la tusho.

Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas la rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur rugha, granda papavo.


Back toHomepage


Email me at tigullio@esperanto.nu